Iniciato Aŭstrio kaj Eŭropo

La Iniciato Aŭstrio kaj Eŭropo estis establita en novembro 1988 fare de sendependa persongrupo ĉirkaŭ la antaŭaj ministroj de eksterlandaj aferoj Erich Bielka kaj Erwin Lanc kaj la ambasadoro Hans Thalberg, por agi kontraŭ la "partieca manipulado de la publika opinio" en la por Aŭstrio vitala demando de aliĝo al EK (Eŭropa Komunumo, nun EU).

Kiel internacijuraj ekspertoj la iniciatintoj rifuzis la teson ke la neŭtraleco de Aŭstrio estu interpretata "partieca kaj tute libera". Ili invokis precipe la artikolon IV de la Aŭstria Ŝtattraktato kiu malpermesas ĉiujn aranĝojn "konvenante por rekte aŭ nerekte stimuli politikan aŭ ekonomian unuiĝon kun Germanio". Aŭstrio estus devontigata al sendependeco, "kiu superas ĉion mezuron, kiun ŝtatoj rajtas rezigni". La integriĝa politiko de la registaro estis rifuzita kiel "unudimensia" kaj "dominata de interesgrupoj".