Insulo Astola, en angla Astola Island, en araba Jezira Haft Talar, en urdua جزیرہ ہفت تلار} aŭ 'Insulo de la Sep Montetoj', estas malgranda neloĝata insulo de Pakistano en la Araba Maro proksimume je 25 km sude de la plej proksima parto de la marbordo kaj je 39 km sudoriente de la fiŝkaptada havenurbo Pasni. Astola estas la plej granda ĉeborda insulo de Pakistano proksimume 6.7 km longa kun maksimuma larĝo de 2.3 km kaj areo de proksimume 6.7 km². La plej alta pinto estas 75 m super marnivelo. Ties geografiaj koordinatoj estas Latitudo 25° 7'21.51"N kaj Longitudo 63°50'51.53"E. Administre la insulo estas parto de la subdistrikto Pasni en la distrikto Gwadar en la provinco Baluĉistano. La insulo povas esti alirita per motorboatoj el Pasni, post veturado de ĉirkaŭ 5 horoj.

Insulo Astola
Vidaĵo de la norda flanko de la Insulo Astola
Vidaĵo de la norda flanko de la Insulo Astola
Vidaĵo de la norda flanko de la Insulo Astola
insulo [+]

AkvejoAraba Maro

Koordinatoj25° 7′ N, 63° 51′ O (mapo)25.122563.8475Koordinatoj: 25° 7′ N, 63° 51′ O (mapo)
Areo6,7 km² (670 ha) [+]

Insulo Astola (Pakistano)
Insulo Astola (Pakistano)
DEC
Insulo Astola
Insulo Astola
Map
Insulo Astola
Vikimedia Komunejo:  Astola Island [+]
vdr