La insulo Brabant (angle Brabant Island) estas la dua plej granda insulo en la arkipelago Palmer. Ĝi apartenas al la brita, argentina kaj ĉilia antarktaj teritorioj. La insulo situas sude de la markolo Bransfield inter la insulo Anvers kaj la insulo Liège. Ĝi etendiĝas de nordo al sudo je 53 km. Ĝi estas 25 km larĝa, havas areon de 976,8 km² kaj atingas en la Mount Parry altecon de 2522 m[1][2].

Insulo Brabant
Insulo Brabant vidita de ISS, en la malfono Insulo Livingston kaj Deception Island
Insulo Brabant vidita de ISS, en la malfono Insulo Livingston kaj Deception Island
insulo
Akvejo Suda oceano
Insularo arkipelago Palmer
Geografia situo 64° 15′ S, 62° 20′ U (mapo)-64.25-62.332522Koordinatoj: 64° 15′ S, 62° 20′ U (mapo) f1
Insulo Brabant (Antarkta duoninsulo)
Insulo Brabant (Antarkta duoninsulo)
DEC
Insulo Brabant
Insulo Brabant

Map

Longo 53 kmf2
Larĝo 25 kmf3
Areo 976,8 km² f4
Plej alta loko Mount Parry
2 522 mf5
Loĝantaro (neloĝata)
vdr

Insulo Brabant estis nomita de la Belgica-ekspedicio (1897–1899) sub Adrien de Gerlache de Gomery laŭ la tiama belga provinco Brabant aprezante la subtenon fare de ties loĝantaro[3].

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-05-01. Alirita 2015-11-11.
  2. Joint Services Expedition to Brabant Island, Antarctica, 1984/85. The Geographical Journal. Alirita 2013-11-19.
  3. Brabant Island. United States Gazetteer. Alirita 2013-11-19.

Eksteraj ligiloj redakti