Insulo Trinidad (Falklandoj)

La insulo Saunders en angla kaj Trinidad (Triunuo) en hispana, estas la kvara plej granda el la Malvinoj,[1] kuŝa nordokcidente de la Granda Malvino. La insulo funkciis kiel farmo por ŝafoj.

Vido de la Terkolo (istmo) kun Ŝtonsaltaj pingvenoj.

La insulo havas areon de 131.6 km² kaj marbordon de 106.8 km.[2] Ĝi estas ĉirkaŭ 21 km el oriento al okcidento kaj preskaŭ samdistance el nordoriento al sudokcidento. Ĝi konsistas el tri duoninsuloj ligitaj de mallarĝaj terkoloj, kaj ĝi havas tri grandajn suprajn areojn. La plej alta pinto, Monto Richards, estas 457 m alta.

Referencoj redakti

Notoj redakti

  1. Cambridge Encyclopedia of Latin America and the Caribbean. 1985
  2. Eurosion: D2.1.1 Inventory Report, paĝo 122.

Eksteraj ligiloj redakti