En zoologio, Intergradado estas la vojo per kiu du distingataj subspecioj estas konektataj ĉe areoj kie la populacioj havas karakterojn de ambaŭ. Estas du tipoj de Intergradado:

Unuaranga intergradado:
Okazas kie du subspecioj estas konektataj per unu aŭ pliaj intermezaj populacioj, ĉiu el kiuj estas siavice intermezaj al siaj apudaj populacioj kaj montras pli malpli la saman kvanton de variableco kiel aliaj populacioj ene de la specio. Apudaj populacioj kaj subspecioj estas objekto de klina intergradado, kaj en tiuj situacioj oni subkomprenas, ke la klinoj estas kaŭze rilataj (pro selektado) al mediaj gradoŝanĝoj.[1]

Duaranga intergradado:
Kiam oni restarigas kontakton inter geografie izolata subspecio kun la ĉefa kerno de la specio aŭ kun alia izolata subspecio, okazas interreproduktado tiom longe kiom la izolataj ne evoluis per efikaj izolataj mekanismoj. Sekve, relative distingita zono de hibridado disvolviĝos depende de la grado de genetika kaj fenotipa diferenco kion plenumis la antaŭe izolata subspecio.[1]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Mayr E, Ashlock PD. 1991. Principles of Systematic Zoology. Second edition. McGraw-Hill, Inc. 475 pp. ISBN 0-07-041144-1.