Interkonsento de Bielefeld

La Interkonsento de Bielefeld estis interkonsento dum la Ruhr-Leviĝo de 1920 inter la senditoj de la Ruĝa Ruhr-Armeo kaj reprezentantoj de la germana registaro. Ĝi celis la pacigon de la Ruhr-Ribelo, kiu ekestis post la Kapp-Puĉo. Inter alie ĝi antaŭvidis amnestion por leĝrompoj, kiuj estis okazintaj kadre de la rezisto kontraŭ la Kapp-Puĉo. Rilate la fordonon de la armiloj oni interkonsentis kunlaboron de la urbaj administrejoj kaj la plenumaj konsultantaroj. Ambaŭ eĉ devis formi respublikanajn defendotaĉmentojn. La reprezentantoj de la regna registaro jesis, ke je obeo de ĉi tiuj interkonsentoj la Reichswehr ne okupos la Ruhr-Regionon.

La realigo fiaskis pro la malakordo surflanke de la ribelantoj kaj pro la arbitra procedo de la regiona komandanto en la armedistrikto 4, generalleŭtenanto Oskar von Watter.

Eksteraj ligiloj redakti