Internacia Avenuo (Kalgario)

Internacia Avenuo (angle International Avenue) estas Komerc-Reviviga Zono (KRZ) en Kalgario (Alberto). La distrikto centriĝas je 17-a Avenuo SOr en la kvartalo Forest Lawn en la orienta parto de la urbo. Oni kreis la distrikton en 1993 por celebri la riĉan kulturan diversecon trovebla en orient-centra Kalgario. De post tiam la distrikto fariĝis populara loko por etnaj restoraciojn kaj butikumado.

Internacia Avenuo de supre
Ŝildo kaj diversnaciaj flagoj laŭlonge de Internacia Avenuo

Oni ankaŭ kreis la KRS-on por helpi revivigis la iam sendependan urbon Forest Lawn, kiun la urbo aneksis en 1961. La kvartalo (eble nejuste) havas la famon esti rifuĝejo por krimuloj kaj droguloj. Lastatempe la distrikto tamen gajnas aprobon pro sia multkultureco, kio igas ĝin celloko kaj por kalgarianoj kaj por turistoj. La urbo Kalgario kaj la KRZ nuntempe evoluigas novan urboplanon kaj iniciatojn por evoluigo de la distrikto.

Depost 2003 Internacia Avenuo gastigas la grandan multkulturan feston GlobalFest. GlobalFest kunigas feston de diverseco sub la nomo Unu-Monda Festivalo (angle One World Festival) kaj Internacian Piroteknika Konkurso (angle International Fireworks Competition) ĉe Parko Elliston. La evento okazas ĉiujare dum malfrua aŭgusto.

Eksteraj ligiloj redakti