Internacia tipografia stilo
La internacia tipografia stilo (aŭ internacia stilo), same konata sub la nomo svisa stilo, estas grafika skolo, kiu sekvis al la Nova tipografio kaj disradiis internaciskale el Svislando en la 1950-aj jaroj.
Specifecoj
redaktiĈi tiu stilo metas la akcenton sur sobrecon, legeblecon kaj objektivecon. La distingigaj elementoj de la internacia stilo estas nesimetria grafika aranĝo, uzo de kradoj, de senserifaj tiparoj kiel Akzidenz-Grotesk kaj kolumnoj maldekstre alĝustigitaj kun dekstraflanke neregulaj liniofinoj. Kiel ilustraĵon oni ofte preferas foton, ofte nigra-blankan, ol desegnoj. Multnombraj kreaĵoj de la internacia stilo uzas la tipografion, krom por tekstoj, ankaŭ kiel ĉefan elementon, kiu strukturas la grafikan aranĝon.
Vidu ankaŭ
redaktiVidu ankaŭ
redakti- Internacia stilo (arkitekturo)
- Helvetica
- Max Bill
- Adrian Frutiger
- Richard-Paul Lohse
- Herbert Matter
- Josef Müller-Brockmann
- Paul Rand
- Emil Ruder
- Jan Tschichold