Intuiciismo

filozofio de matematiko

Intuiciismo estas skolo (ismo) de matematiko, laŭ kiu pensado superas predikatan logikon. Intuiciistoj opinias, ke objektoj de matematiko estas konstruitaj kaj manipulitaj de la menso de la matematikisto pro tio, ke ne eblas difini la ecojn de matematikaj objektoj nur per predikata logiko.

Specife, intuiciistoj malakceptas la leĝon de neekzisto de tria eblo kiu permesas pruvi pozitivajn asertojn per kontraŭdiro-pruvo.

Tiu skolo estas, ja, matematika rigardo pri Dia ekzisteco (Dio povas sukcesi vidi senfinan aron tute, homo povas sukcesi vidi nur kelkajn erojn pri la aro).

Luitzen Brouwer estas la fondinto pri la skolo. Ekzistas unu versio de intuiciismo, fondita de Andrej Markov.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Vidu ankaŭ redakti