Invito (komandlinia)

Ekzemplaj invitoj
user@host: ~ $ _   en Unikso
C:\>_   en Vindozo

En komandlinia interfaco invito estas teksto aŭ vinjeto surekranigata per programo por indiki, ke tiu atendas de la uzanto enigon de komando aŭ datumo. La teksto aŭ la piktogramo sufloras pri la speco (tipo, temo) de la enigenda datumo.

Plej ofte invito finiĝas per $, #, %, :>. Ofte ĝi entenas kromajn informojn, kiaj:

  • la nomo de la kuranta dosierujo
  • nomo de la komputilo (aktuala ĉe defora atingo)
  • numero de komando en la protokolo (historio) de la seanco
  • la kuranta diurnotempo.

En Uniksoj la fina signo de ordinara uzanto kutime estas $%, kaj por la ĉefuzanto ĝi estas #.

Kutime la uzanto povas difini la formon de la invito laŭ sia oportuno kaj bontrovo.

Fonto redakti