István Barra
BARRA István estis hungara natursciencisto, kuracisto naskiĝinta en Nagyajta en 1805 kaj mortinta en Kiskőrös la 5-an de decembro 1865.
István Barra | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1804 en Aita Mare |
Morto | 5-an de decembro 1865 (61-jaraĝa) en Kiskőrös |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kuracisto • botanikisto |
Kariero redakti
Barra estis ekde 1831 ĉefkuracisto de departemento Peŝto. Li loksidiĝis en Kiskőrös kaj verkis medicinajn kaj natursciencajn librojn. Li pliproksimiĝis al la evolucia teorio, al vidmaniero de Lamarck.
Verkoj redakti
- Természetirati értekezés a három természetország lényei rokonságáról és párhuzamos fejlődéséről (Pest, 1831);
- Értekezés az epekórságról (Pest, 1831);
- Pest-Pilis és Solt vármegyéknek természettudományi leírása (Pest, 1839);
- Növénytan (I. rész, Pest, 1841).
Fonto redakti
- Magyar Életrajzi Lexikon