István Medveczky
István MEDVECZKY , M. Medveczky [medvecki] estis rumania hungara poeto, ĵurnalisto. Li naskiĝis en Máramarossziget la 15-an de aŭgusto 1905 kaj mortis la 16-an de aŭgusto 1953 samloke.
Kariero
redaktiIstván Medveczky estis teknikdesegnisto ĉe la Entrepreno Ilie Pintilie. En 1952 pro nekonataj akuzoj oni arestis lin kaj oni neniigis liajn manuskriptojn. Laŭ la kuraca atestokribaĵo li mortis pro hemoragio cerba.
Libro
redakti- Az én anyám, poemoj, kun ksilografaĵo de verkisto sur titolpaĝo (Máramarossziget 1926).
Fonto
redakti- RMIL Arkivigite je 2016-04-17 per la retarkivo Wayback Machine