Ito Ŝiniĉi
Ito Ŝiniĉi (mortis septembron 1945) estis popollerneja instruisto en nordorienta provinco. Li estis fervora esperantisto kaj senlace propagandis la novan lingvon. Lia amata frazo estis: „Oni diras ke la vero ĉiam venkas — el la. Ekzercaro.“ En 1940 li estis arestita de „tokko“ kaj devis sidi en malliberejo dum du jaroj, pro kio li malsaniĝis kaj estis lasita reveni hejmen. Iun tagon dum sia promeno li kun miro trovis ĉe malnovlibrejo de la urbo sian malnovan esperantan vortaron, konfiskitan okaze de lia arestigo. Sed ankoraŭ pli granda estis lia miro kaj indigno kiam li eksciis konfidence de la librovendisto, ke la „tokko“ konfidis al li la vortaron tiel ke se iu volos aĉeti ĝin, li ne vendu; sed demandu lian nomon kaj adreson kaj informu la sekretan policon! Li mortis septembron 1945, pro la malsano kaŭzita de malliberigo[1].
Ito Ŝiniĉi | |
---|---|
Persona informo | |
Referencoj
redakti- ↑ Esperantisto Slovaka. Esperanto-vortaro kiel logbirdo. 1949_n32-33_feb-mar, p 32