János Duka (muzikilfaristo)

Pri samnoma folkloristo vidu artikolon János Duka (folkloristo).

János DUKA rumania hungara muzikilfaristo. Li naskiĝis en Bethlenszentmiklós la 9-an de januaro 1899 kaj mortis en Arcuș la 3-an de aŭgusto 1973.

Kariero redakti

Duka János faris 400 violonojn, 50 aldviolonojn, 60 kontrabasojn kaj 30 violonĉelojn. Li estis la muzikestro de la popola arĉorkestro de la vilaĝo kun la unuaj okaj muzikilojn faritaj de li. Li prezentis siajn muzikilojn en 1929 en la Sikula Ekspozicio. Liaj laboriloj kaj unu violono farita de li estas garditaj de Sikula Nacia Muzeo de Sfântu Gheorghe.

Fonto redakti