József László (inĝeniero pri minado)

inĝeniero pri minado

LÁSZLÓ József (la:slo:) estis hungara inĝeniero pri minado, inventisto naskita en Verespatak ĉ. en 1834 kaj mortinta en Koloĵvaro la 15-an de aprilo 1908.

Biografio redakti

József László komencis la akademion pri minejoj en 1857 en Selmecbánya kaj poste li laboris en orminejo de Kristyor. Tie li inventis la oramalgamigan muelejon, per kiu li gajnis pli da oro je 20 – 40%. Li vendis ĝin al germana fabriko Friedrich Krupp Grusonwerk, kiu disvastigis ĝin en la tuta mondo.

Literaturo redakti

  • ifj. Veress László: Az erdélyrészi aranybányászat köréből (Bány. és Koh. L. 1894);
  • L. J. (Élet és Tud. 1957. 31. sz.).

Fonto redakti