MISNAY József [miŝnai jo:ĵef] kelkfoje, malĝuste Misznay (13-an de augusto 1904 en Budafok - 16-an de novembro 1968 en Tiszafüred) estis hungara oficiro, esploristo de eksplodaĵoj.

Post mezlernejo, li studis en la Ludovika Akademio (Militista akademio en Hungario), diplomiĝis en 1938 en la inĝeniera fako en la Hungara Reĝa Teknika Universitato de Palatino Jozefo. Li laboris inter 1938 kaj 1944 en la Hungara Reĝa Patrujdefenda Mili-teĥnika Instituto. Germanoj militkaptis lin en printempo de 1945 en germana teritorio pro spionado, usona armeo liberigis lin. La 10-an de oktobro 1945 anoncis sin je soldatservo en Hungario por la nova hungara armeo. Oni akceptis lin en decembro de tiu jaro. Li laboris ekde 1948 denove en la Militeĥnika Instituto. Li iĝis kolonelo en 1950. La komunistoj arestis lin en dua duono de la 1950-aj jaroj kaj elhejmigis, trudlokigis lin en hungara provinca urbo Tiszafüred. La hungara sekretpolico plurfoje "vizitis" lin ĉiusemajne, kio detruis liajn nervojn. En la lastaj vivjaroj, li krominstruis infanojn pri matematiko, fiziko.

Vidu ankaŭ redakti

Efiko de Misznay-Schardin (en tiu nomformo konata, aperas en la angla vikipedio)