József Rózsay [jOĵef rOĵai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rózsay József estis hungara kuracisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1864). Lia nobela antaŭnomo estis muraközi.

József Rózsay [1] Arkivigite je 2013-10-19 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis kiel Rosenfeld József en 1815 en Hungara reĝlando en Lakompak (nuntempa Lackenbach en Aŭstrio). Li mortis la 20-an de majo 1885 en Balatonfüred.

Biografio redakti

József Rózsay devenis el juda familio. Li frekventis universitatojn en Pest (urbo) kaj Vieno. Li ricevis diplomon en 1840, poste li studvojaĝis al Germanio, fine li eklaboris en Vieno. En 1843 li translokiĝis al urbo Pest. En 1848 li estis nomita armea ĉefkuracisto. Post 2 jaroj li eklaboris en Pest en malsanulejo por malriĉuloj, en 1861 li estis nomita ĉefkuracisto de malsanulejo por judoj. En 1873 li strebis kontraŭ epidemio pri ĥolero.

Verkaro (elekto) redakti

  • Gyó­gyászat a hébereknél és zsidó orvosok a középkorban (Medicino ĉe la judoj kaj judaj kuracistoj mezepoke), (1862)
  • Adatok a hagymáz ok­tanához (1867)
  • A hullák elégetéséről (Pri bruligado de la kadavroj), (1874)

Fontoj redakti