J.F. Kennedy (metroo de Rennes)
La stacio J.F. Kennedy, laŭ la nomo de la apude situanta korso, estas la lasta stacio de la linio a de la metroo de Rennes.
J.F. Kennedy | |||||||||
Metroo de Rennes | |||||||||
metrostacio • stacidomo de subtera fervojo • subtera stacio • fina stacio | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Situo | |||||||||
Situo | kvartalo 'Villejean' | ||||||||
Geografia situo | 48° 7′ 17″ N, 1° 42′ 41″ U (mapo)48.12129722-1.711291667Koordinatoj: 48° 7′ 17″ N, 1° 42′ 41″ U (mapo) | ||||||||
Ecoj | |||||||||
Tipo | Subtera, kovrita tranĉeo | ||||||||
Historio | |||||||||
Malfermo | 15-an de marto 2002 | ||||||||
Arkitekto | Manuelle Gautrand | ||||||||
Administrado kaj utiligado | |||||||||
Kodo | JFK | ||||||||
| |||||||||
Situo
redaktiSituanta kore de la kvartalo 'Villejean-Beauregard', sur la slabo 'Kennedy', ĝi estas la stacio por la tuta kvartalo 'Villejean'. Ĝi estas ankaŭ la lasta stacio nordokcidente de la linio. Estas nur unu kajo sur la norda flanko. Konsekvence, la vagonaroj reiras inversdirekte antaŭ ol alivojiĝi sur la dekstra trako post kelkaj dekoj da metroj.
La konstruado de la dua kajo kaj de malantaŭa stacidomo por turnado kaj la parkado de la vagonaroj estas antaŭvidita post la ekfunkciado de la linio b en 2018. La kosto de la tuto de tiuj laboroj estis taksita en 2010 je 75 milionoj da eŭroj[1]. La decido pri la modifoj estis konfirmita okaze de la kunveno de la konsilio de "Rennes-metropole" en la 20-a de Majo 2010.
Apud la stacio estas ankaŭ aŭtoparko, sur la bulvardo de 'Anjou'.
Arkitekturo
redaktiLa arkitekto de la stacio estis Manuelle Gautrand.
La stacio staras sur 2 niveloj. Slabo je 113 m2 ebligas naturan lumigon de la biletvenda ĉambro situanta sur nivelo -1. Ŝtuparo ebligas atingi la unikan kajon sur nivelo -2, de kie supreniras rulŝtuparo.
Ĉirkaŭ
redakti- Kvartalo Villejean
- Komerca centro
- Kvartaldomo
Ŝanĝeblecoj
redakti- Saint Gilles / Pacé Sud - Rennes (Villejean Université) - Montgermont - La Chapelle des Fougeretz
- Clayes / Partenay / Pacé - Rennes (Villejean Université)
- Pacé Beausoleil - Rennes (Villejean Université)
- Aŭtoparko J.F. Kennedy
Referencoj
redakti- ↑ france "Le salut passe par une deuxième ligne de métro", in La Vie du Rail Magazine, n°3220, 6-an de Januaro 2010, p.33