Janet de SKOTTE (mortis la 20-an de novembro 1980 en Lima, Peruo) estis perua esperantisto.

Janet de Skotte
Persona informo
Morto 20-an de novembro 1980 (1980-11-20)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Peruo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Ŝi estis franco, kiu post longa restado en Argentino antaŭ deko da jaroj translokiĝis al Peruo, kaj tie tre fervore ekagis por Esperanto, kiun ŝi mem lernis nur en sia matura aĝo. Ŝi organizis multajn kursojn, ne nur en Lima, sed ankaŭ en aliaj peruaj urboj. Fakte, ŝi estis la fondinto kaj la ĉefa animanto de Perua Esperanto-Asocio, kiu nun estas aliĝinta al UEA. La fervoreco de Janet de Skotte memorigas pri la unuaj jardekoj de Esperanto kaj pri la tiama pionira entuziasmo, kiun ŝi praktikis en la nuna epoko, kun multa sindediĉo kaj sukceso. Ŝi faris amason da prelegoj, intervjuiĝis en gazetoj, prezentadis Esperanton en la peruaj radio kaj televido. Dum pluraj jaroj ŝi estis peranto de UEA.