Jeanneke Pis
fontana figuro en Bruselo
Jeanneke Pis (laŭsignife pisknabineto, aŭ pli prude nomebla "maltrinketulino"[1]) estas fontanfiguro en Bruselo, kiu prezentas knabinon kaŭre urinantan. Ĝi estas la komplemento de la same urinanta pli konata Manneken Pis el la jaro 1619.
Jeanneke Pis | |
---|---|
fountain statue | |
Kreita de | Denis-Adrien Debouvrie |
En TTT | Oficiala retejo |
Informoj | |
La bronza statueto estas nur proksimume 50 cm alta kaj troviĝas en la Impasse de la Fidelité, malgranda sakstrato proksime de la Rue des Bouchers. La skulpturo, skulptita de Denis-Adrien Debouvrie (kiu mortis en 2008) sen historia fono kaj inaŭgurita en 1987, staras en malgranda kradfermita niĉo vidalvide de la bierkelo Delirium Tremens.
Referencoj redakti
- ↑ kvankam en la origina nederlanda formo la vortoradiko pis’ estas same vulgara kiel en Esperanto, do uzi la vorton ankaŭ en traduko tute adekvatas