Ĝermolisto de hispanaj esperantistoj
Enhavo: | A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z |
ARedakti
Antonio AlbercaRedakti
Antonio ALBERCA (Jirafo) estas kataluna esperantisto kaj muzikisto. Dum pluraj jaroj li estis membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludis perkutilojn.
Josep Alberich i JofréRedakti
Josep ALBERICH i JOFRÉ (naskiĝis en 1904, mortis la 9-an de aprilo 1995 en Barcelono). Antaŭ la militaj jaroj li aktivis kiel Esperanto-instruisto kaj sekretario de Kataluna Esperantista Federacio. Post la milito li kunfondis la societon Stelo de Paco kaj dum 14 jaroj estis fakdelegito pri komerco. Li havis plurajn fratojn esperantistojn.
Tomas Apraiz RiberasRedakti
Tomas APRAIZ RIBERAS (naskiĝis la 21-an de decembro 1914, mortis la 23-an de oktobro 1999), kvardekon da jaroj estis delegito de UEA en Bilbao (Eŭskio, Hispanio). Li agadis dum multaj jaroj kiel prezidanto, sekretario kaj vicprezidanto de la loka klubo.
Gemma Armadans i GilRedakti
Gemma ARMADANS i GIL (Barcelono, 3-an de julio 1966) estas kataluna esperantisto. Ŝi estis prezidanto de Kataluna Esperanto-Junularo kaj estrarano de Kataluna Esperanto-Asocio. Ŝi estas fratino de Jordi Armadans i Gil kaj filino de Lluís Armadans i Marfà.
Jozefo Artigas LasalaRedakti
Jozefo ARTIGAS LASALA (naskiĝis la 21-an de novembro 1870 en Pina) estis hispana esperantisto. Profesie lernejestro en Madrid. Esperantisto de 1911. Membro de HEI. Kursgvidado, grupfondado. Artikoloj en nacia gazetaro.
BRedakti
Carles Badia i BoscRedakti
Carles BADIA i BOSC estas kataluna esperantisto kaj muzikisto. Dum pluraj jaroj li estis membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludis basgitaron.
Francisco Barcelo CaimariRedakti
Francisco BARCELO CAIMARI (barselo kajmari), hispano, advokato, urbkonsilanto, sekretario de komerca ĉambro. Naskiĝis en la 14-a de novembro 1884 en Palma de Majorko, Balearoj. Politikisto, dum kelka tempo urbestro de Palma. Estrarano de la Esperantista Klubo Palma.
Lluís BoschRedakti
Lluís BOSCH estas kataluna esperantisto kaj muzikisto. Dum pluraj jaroj li estis membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludis perkutilojn.
Isaac Barrera i VilaRedakti
Isaac BARRERA i VILA (Fosi) estas kataluna esperantisto kaj muzikisto. Ekde pluraj jaroj li estas membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludas kontrabason.
CRedakti
Josep Cervelló i GaríRedakti
Josep CERVELLÓ i GARÍ (naskiĝis 1924 - mortis decembre 1992 en la katalunia Terrassa, Hispanio) estis UEA-fakdelegito pri kolektado.
ERedakti
Manuel de Elezcano y MaizteguiRedakti
Manuel de ELEZCANO Y MAIZTEGUI (naskiĝis 1886 - mortis la 27-an de novembro 1980) estis hispana esperantisto ekde 1909, plurfoje prezidanto aŭ estrarano de la grupo en Bilbao (Hispanio). Kiel Esperanta poeto li premiiĝis en kelkaj literatur-konkursoj.
Manuel EstebanRedakti
Manuel ESTEBAN [manŭel' esteban] estis hispana esperantisto, kiu estis pioniro de Esperanto en Murcia. Li estis prezidanto de Hispana Societo por Propagando de Esperanto. Kuntradukanto de la Hispana ŝlosilo, verkis broŝurojn.
FRedakti
Rafael Fiol ParedesRedakti
Rafael FIOL PAREDES (1891- mortis la 25-an de februaro 1990 en Sevilla, Hispanio) estis esperantisto de okdek jaroj.
Li estis dum jardekoj delegito de UEA kaj organizanto de la loka movado.
Josep Ventura i FreixasRedakti
Josep Ventura tradukis en esperanton la romanon Soleco de Caterina Albert.
GRedakti
Pedro A. Garrote EscribanoRedakti
Pedro A. GARROTE ESCRIBANO naskiĝis en 1950 en Villagarcia de Campos (Valladolid). Li fariĝis esperantisto en la jaro 1985. Li estis kasisto de Hispana Esperanto-Federacio[1] ekde 1995 dum 12 jaroj kaj peranto de UEA Kontrolo: 2006-10-07.</ref> ekde 2003, kaj membro de la grupo kiu tradukis al la hispana la libron "La Homo kiu defiis Babelon".
Pedro González CanteroRedakti
Pedro GONZÁLEZ CANTERO (mortis julie 1990 en Burgos, Hispanio post longa malsano) estis dumviva patrono de UEA kaj malavara mecenato de la internacia movado.
HRedakti
Jesuo de las Heras JiménezRedakti
Jesuo de las HERAS JIMÉNEZ (1950), redaktoro de Kajeroj el la Sudo, Ateismo (organo de la Atea Tutmonda Esperanto Organizo, ATEO) kaj Muziko, organo de la Muzika Esperanto Ligo (MEL). Li verkis multajn librojn en la hispana kaj en esperanto, kutime sub la iom mallongigita verkistonomo Jesuo de las Heras). Krome en la retejo gazetoteko.com en formato PDF publike alirebligas multajn historiajn Esperanto-bultenojn de la 20-a jarcento ĝis la nuntempo, aparte el la internacia laborista Esperanto-movado, la junulara Esperanto-movado kaj el Hispanio (eble la la plej malnova skanita ekzemplero estas numero de La Juna Vivo de majo 1935).
Eksteraj ligiloj:
JRedakti
Arturo JiménezRedakti
Arturo JIMÉNEZ CARRETERO (plumnomo: Simajro Nneer; naskiĝinta la 24-an de septembro 1976) estas hispana esperantisto. De 2008 al 2009 li estis prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio.
LRedakti
Roberto LópezRedakti
Roberto LÓPEZ estas kataluna esperantisto kaj muzikisto. Dum pluraj jaroj li estis membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludis perkutilojn.
MRedakti
Eusebio Maynar i DuplaRedakti
Eusebio Maynar i Dupla estis esperantisto en Hispanio meze de 20-a jarcento. D-ro J. Maynar Dupla, dekano de la Kemia Fakultato en la universitato de La Laguna, Kanario, iniciatis E-kurson en la nomita universitato. Sed la oficiala studenta gazeto „Arriba Espana“ aperigis mensogojn kaj kalumniojn kontraŭ la esperantistoj kaj la rektoro de la universitato, katolika pastro, pro tio ĉesigis la E-kurson. D-ro Maynar Dupla kritikis tiun decidon kaj pro tio la rektoro proponis al la hispana ministro de publika instruado, ke li eksigu d-ron Maynar el lia posteno kiel dekano, ĉar la rektoro ne volis toleri, ke subulo ne akceptu lian verdikton sen protesto. La ministro fakte akceptis la proponon kaj eksigis d-ron Maynar la 31. 12. 1948 pro defendo de Esperanto [2]
Rafael Márquez PorresRedakti
Rafael MÁRQUEZ PORRES (1917 - 20-a de novembro 1997) estis tri jardekojn delegito pri mondfederismo en Palma de Mallorca (Hispanio).
David MinguillonRedakti
David MINGUILLON estas kataluna esperantisto kaj muzikisto. Dum pluraj jaroj li estis membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludis basgitaron.
Nicolás Muñiz AlonsoRedakti
Nicolás MUÑIZ ALONSO (1917- 19-a de decembro 1999) estis delegito de UEA, fondinto (1987) kaj prezidanto de la grupo Antaŭen en Aviles (Hispanio).
Javier Muñoz i CotoréRedakti
Javier MUÑOZ i COTORÉ estas kataluna esperantisto kaj muzikisto. Dum pluraj jaroj li estis membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludis violonon.
NRedakti
Redakti
Félix NAVARRO CLEMENTE (1908- julio 1999) estis delegito de UEA pri edukado en Valencio (Hispanio) kaj aŭtoro de Curso práctico elemental de Esperanto (1987).
Pau de NutRedakti
Pau de NUT estas kataluna esperantisto kaj muzikisto. Li estas okaza kunlaboranto de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludas violonĉelon.
ORedakti
Núria OlléRedakti
Núria OLLÉ estas kataluna esperantistino kaj muzikistino. Dum pluraj jaroj ŝi estis membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj kontribuis kiel kantistino.
PRedakti
Salvador PalomaresRedakti
Salvador PALOMARES, iniciatinto de la Esperanto-movado en Tabernes de Valldigna (Valencio), li mortis kiel regula soldato en la fronto de Madrido en 1937.
Marcelina PalomoRedakti
Marcelina PALOMO (naskiĝis en 1911, mortis la 20-an de februaro 2000) estis dumviva membro de Hispana Esperanto-Federacio, vidvino de Ángel Figuerola Auque (prezidinto de HEF, 1970-1978), kiu aktivis en Madrido.
Vicent Peris SifresRedakti
Vicent PERIS Sifres (naskiĝis en 1919) loĝis en Tavernes de la Valldigna[3] , zorgis pri la urba biblioteko kaj aktivis tie. Estas fama ĉar li kunkreis la surskribon farita sur monta ŝtono "Antaŭen esperantistoj" en 1933 kaj nur ĝis 2017 ne estis malkovrita ke ĝi estis Esperanta surskribo.
RRedakti
Josep Rofes MestreRedakti
Josep ROFES MESTRE (1926- mortis 1990 en Barcelono, Hispanio) estis esperantisto, libro-amanto kaj instruisto. Li estis ankaŭ unu el la kunfondintoj de Hispana Esperanto-Instituto.
Àngel Ribas MartíRedakti
Àngel RIBAS MARTI estas kataluna esperantisto kaj muzikisto. Dum pluraj jaroj li estis membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludis akordionon.
Lucia ROLETRedakti
Lucia Rolet estas kataluna esperantistino kaj muzikistino. Ŝi estas okaza kunlaboranto de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludas gambovjolon.
Ramón Rodríguez PeñaRedakti
Ramón RODRÍGUEZ PEÑA (naskiĝis 1907 - mortis la 11-an de marto 1994) estis aktivulo kaj E-instruisto en la Kanariaj Insuloj.
SRedakti
Elena Milla SaldónRedakti
Elena Milla SALDÓN estas kataluna esperantistino kaj muzikistino. Ekde pluraj jaroj ŝi estas membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu, en ĝi ludas perkutilon kaj kantas.
Anna Maria SánchezRedakti
Anna Maria SÁNCHEZ estas kataluna esperantistino kaj muzikistino. Ekde pluraj jaroj ankaŭ ŝi estas membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludas perkutilojn.
Pere Saumell i VilaRedakti
Pere SAUMELL i VILA (naskiĝis 1917 - mortis la 27-an de majo 2001 en Manresa, Katalunio) estis dumviva UEA-membro.
Jozefo SerranoRedakti
Jozefo Serrano ( mortis 1937) estis hispana esperantisto, kunlaboranto de ĵurnalo Popola Fronto. Leŭtenanto de la Popola Armeo, li mortis en la aragona fronto, en batalo kontraŭ la faŝisma armeo dum Hispana Enlanda Milito.
TRedakti
Nicassi TerrassaRedakti
Nicassi TERRASSA (mortis la 19-an de aprilo 1959 Palma de Mallorca, Balearaj Insuloj) estis hispana esperantisto, multjara UEA-delegito en sia urbo.
Alfonso Tur ThomasRedakti
Alfonso TUR THOMAS (naskiĝis en 1918, mortis la 2-an de januaro 2002 post longa malsano) estis delegito en Barcelono, vicprezidanto de Hispana Esperanto-Instituto, redaktoro de la revuo Eŭropa Unio kaj E-instruisto. Lia filo Alfons Tur estas denaska Esperanto-parolanto kaj multe aktivas en la kataluna esperanto-movado, interalie kiel estrarano de Kataluna Esperanto-Asocio.
Pep TorderaRedakti
Pep TORDERA (plennome Josep Tordera i Bordas) estas kataluna esperantisto kaj muzikisto. Li kun Xavier Rodon i Morera estas fondinto kaj poste dum pluraj jaroj estis membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu, en ĝi ludis gitaron kaj kantis.
VRedakti
Luz Vázquez SoutoRedakti
Luz VÁSQUEZ SOUTO estas kataluna esperantisto kaj muzikisto. Ekde pluraj jaroj li estas membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu, en ĝi ludis fluton kaj kantis.
Carles Vela i AulesaRedakti
Carles VELA i AULESA estas kataluna esperantisto, historiisto kaj muzikisto. Ekde pluraj jaroj li estas membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludas flutojn. De 1991 li en Ariège (Arjeĵo), en la Pireneoj de suda Francio, plurfoje gvidis esperantlingvajn korusajn stud-semajnojn, kiujn aranĝas la esperantisto Jorgos, cele al iama starigo de Tut-Pirenea Esperanto-Koruso.
NotojRedakti
- ↑ Federación Española de Esperanto. Junta directiva / Estraro Arkivigite je 2006-07-09 per la retarkivo Wayback Machine. Kontrolo: 2006-10-07.
- ↑ Revuo „Esperanto“ 3/49
- ↑ https://lacotorradelavall.blogspot.com/2017/11/reportatge-unes-notes-sobre-lesperanto.html