Jom hazikaron laŝoa velagvura (hebree memoriga tago de la holokaŭsto kaj heroeco), okazigas en Israelo en la 27-a de nisano (Aprilo/Majo). Ĝi estas dediĉita al la memorigo de la holokaŭsto farita de la Nazioj kaj iliaj helpantoj, kaj la memorigo de la heroaj kaj ribelaj faroj faritaj tiam.