Josef FLIEGNER (naskiĝis la 27-an de aprilo 1934) estas germana esperantisto.

Li doktoriĝis pri pedagogio kaj estas emerita ĝermanisto vivanta en Leverkusen. Li estas aktivulo de la asocio Verein Deutsche Sprache, kiu celas protekti la germanan lingvon kontraŭ anglismoj.

En la Esperanto-movado li konatiĝis ĉefe pro sia vortaro "Grundwörterbuch Esperanto - Deutsch" publikigita en interreto. En 2008 li publikigis tiun ĉi vortaron ankaŭ kiel presitan libron.

Verkoj redakti

  • Esperanto aktiv. Wörterbuch Esperanto - Deutsch. Kirsch-Verlag, Nümbrecht 2008, 234 p., ISBN 978-3-933586-59-9

Eksteraj ligiloj redakti