Kaŝiŝo (portugale caxixi [kaˈʃiʃi] ) estas raslilo, kiu estas plektita el basto kaj plenigita per silikoj aŭ semoj. En la bazo de kaŝiŝo estas enigita disko de kalabaso. Kaŝiŝo dum ludado estas movata supren-malsupren respektive turnata, tiel ke la enhavo aŭ travas sur la kalabason kun alta, akra sono aŭ sur la plektaĵon kun milda, malalta sono.

Kaŝiŝo

Oni uzas ĝin tradicie dum kapoejraj rondoj en Brazilo kune kun berimbao. Nuntempe ĝi estas uzata ankaŭ kiel efektinstrumento en aliaj muzikstiloj. Je tio oni ankaŭ kombinas du kaŝiŝojn malsamgrandajn, tiel ke eblas pli komplikaj ritmoj.

Eksteraj ligiloj redakti

http://www.mycongaplace.com/instrument/caxixi/index.htm