Kaŭĉuka anasa sencimigo

metodo de erarserĉado, laŭ kiu la programisto polinie klarigas la programan kodon al iu ajn ulo aŭ eĉ objekto (ekz. plasta anaso) ĝis la eraro evidentiĝas
(Alidirektita el Kaŭĉuka Anasa Sencimigo)

En programarinĝenierado, kaŭĉuka anasa sencimigo (angle rubber duck debugging) estas metodo de sencimigo kaj kodreviziado. La nomo referencas rakonton en la libro The Pragmatic Programmer ("La praktika programisto") en kiu programisto havas kaŭĉukan anason kaj sencimigas sian fontkodon eksplikante ĉiun linion al la anaso.[1] Ekzistas multaj aliaj nomoj por tiu metodo, ofte kun malsamaj senvivaĵoj.

Kaŭĉuka anaso uzata de programisto por koda sencimigo

Ofte, ekspliki problemon al alia homo (kiu eble scias nenion pri programado) helpas programistojn trovi la solvon. Ekspliki tion, kion la kodo devus fari kaj vidi tion, kion la kodo reale faras povas videbligi ajnan malkongruecon inter la du. Pli ĝenerale, instrui fakon igas la instruanton vidi ĝin el aliaj vidpunktoj, tio, kio faras plibonan komprenecon. Uzante senvivaĵon povas la programisto plenumi tion sen bezoni interrompi iun alian.

Referencoj redakti