Caboclo

(Alidirektita el Kaboklo)

Caboclo, esperanta skribmaniero kaboklo, estas la portugallingva nomo por mestizoj, do rasmiksitoj el indianoj kaj eŭropanoj. La vorto devenas de vorto el la tupia lingvo, kiu estas kaa'boc, „devenanta de blankuloj“. La brazilaj mestizoj vivas ĉefe en pli malgrandaj loĝlokoj ĉe la malsupra fluejo de la rivero Amazono oriente de Manaŭo, ekzemple en Parintins).

Caboclo
etno
Mestizo
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

Transasence la termino ankaŭ signifas malmulte fidindaj aŭ eĉ trompemaj homoj.

En la sinkretisma religio umbando, kiu hejmas en Brazilo, kabokloj estas specifaj spiritaj estaĵoj.