Kalango (portugale Calango) estas parodanco kaj stilo de la brazila popolmuziko el Minas-Ĝerajso. La ritmo similas al tiu de samba urbano, oni distingas inter kantataj kaj instrumentaj versioj. Tipa instrumento estas la akordiono sanfona. Grava muzikisto de kalango estas Martinho da Vila.