Kamerfrukto estas specifa formo de malferma frukto, kiu ekzistas precipe ĉe la plantofamilio de la Lamiacoj (Lamiaceae) kaj Boragacoj (Boraginaceae). Ĝi disiĝas dum la maturiĝo per divido de veraj kaj falsaj septoj en unusemaj fruktoj, nome la kameroj. La nombro de la kameroj egalas ĉiam oblo de la nombro de la karpeloj.

nematura kamerfrukto de Cynoglossum creticum (Boragacoj).
flordiagramo de Lamium, la falsaj septoj estas signitaj per sagoj.

La ovario, el kiu evoluiĝas la kamerfruktoj, estas hipogina kaj konsistas ĉe la eŭropaj reprezentantoj el du kenokarpe septigantaj karpeloj. Por karpelo ekzistas po du ovoloj. La karpeloj estas dividitaj per unu falsa septo en po unu ovolo. Tiel estiĝas kvar partoj. Maturiĝante la frukto disiĝas en kvar unusemaj partoj, nome la kameroj. Morfologie unu kamero egalas al duona karpelo.

Fontoj redakti

  • Peter Leins: Blüte und Frucht. Morphologie, Entwicklungsgeschichte, Phylogenie, Funktion, Ökologie. E. Schweizerbart'sche Verlagsbuchhandlung, Stuttgart 2000, ISBN 3-510-65194-4, S. 259.