Kampanjo de la Kokoda Vojo

La Kampanjo de la Kokoda VojoKampanjo de la Kokoda Pado estis parto de la Pacifika Milito ene de la Dua Mondmilito. La kampanjo konsistis el serio de bataloj luktitaj inter Julio kaj Novembro 1942 inter japanaj kaj aliancanaj — ĉefe aŭstraliaj — fortoj en kio estis tiam la aŭstralia teritorio Papuo. Sekve al surteriĝo ĉe Gona, en la norda marbordo de Novgvineo, en la nokto de 21a/22a de julio japanaj fortoj klopodis antaŭeniri suden interne tra la montoj Owen Stanley por konkeri Port Moresby kiel parto de la strategio izoli Aŭstralion el Usono. Dekomence nur malmultaj aŭstraliaj fortoj estis disponeblaj por kontraŭi tion; kaj, post fari rapidan progreson, la Japana Sudmara Taĉmento estrita de la Generalo Tomitarō Horii venkis super la superŝutitaj aŭstraliaj fortoj el la Papua Infanteria Bataliono kaj la Aŭstralia 39a Bataliono la 23an de julio ĉe Awala, devigante ilin retiriĝi al Kokoda. Sekve de konfuza nokta batalo de la 28a/29a de julio, la aŭstralianoj estis denove devigitaj retiriĝi. La aŭstralianoj klopodis rekapti Kokoda la 8an de Aŭgusto malsukcese, kio rezultis en fortaj perdoj de ambaŭ flankoj; kaj la 39a Bataliono estis sekve devigita retiriĝi al Deniki. Nombraj japanaj atakoj estis sekve kontraŭitaj de la Aŭstralia Milico la venontan semajnon; kvankam, ĉirkaŭ la 14a de Aŭgusto, ili ekretiriĝis al la Montoj Owen Stanley laŭlonge de la Kokoda Vojo al Isurava.

A colour map depicting the Japanese advance south from Buna along the Kokoda Track and over the Owen Stanley Range. The map has both Japanese and English characters on it and Japanese movements are depicted in black arrows, while locations of battles are depicted by breaks in the line and red arcs
Japana antaŭeniro al Port Moresby.
Papuan men in native dress carry a wounded soldier on a stretcher up a steep track surrounded by dense jungle
Papuaj portistoj evakuas aŭstraliajn vunditojn la 30an de Aŭgusto 1942.
Soldiers in short sleeve shirts and shorts, slouch hats and helmets march up a muddy track carrying rifles slung over their shoulders
Membroj de la 39a Bataliono retiriĝintaj post la batalo de Isurava.

La japanoj malsukcesis premadi sian atakon, tamen; kaj la venontaj 10 tagoj estis ŝanĝo por la aŭstralianoj. Plifortigoj, kiaj la 53a Bataliono kaj la stabanoj de la 30a Brigado estrita de Brigadiro Selwyn Porter, alvenis helpi la aŭstralianajn fortojn, dum la 21a Brigado estrita de la Brigadiro Arnold Potts alvenis al Isurava ĉirkaŭ la 23a de aŭgusto. La aŭstralianoj frontis gravajn liverproblemojn spite la malgrando de siaj fortoj, kaj la 39a Bataliono estis sekve retirigita por faciligi loĝistikajn postulojn. La japana antaŭeniro pluis la 26an de Aŭgusto, devigante Potts munti serion de prokrastigajn agadojn ĉar la 21a Brigado sinsekve retiriĝis, unue al Eora Creek la 30an de Aŭgusto, al Templeton's Crossing la 2an de Septembro, kaj poste al Efogi tri tagojn poste, nome la 5an de Septembro. Tamen, la japanoj estis tiam suferante liverproblemojn ĉar ili iĝis troetendiĝintaj, dum ankaŭ la aŭstraliana defendo iĝis pli bone organizita. Tamen la efikeco de la aŭstralianaj unuoj estis ege limigita pro lacego kaj malsanoj pro la funkciado en akra tereno.

La 10an de Septembro, Potts lasis komandon al Porter, kiu estis siavice devigita retiriĝi al Ioribaiwa. La japanoj malsukcese muntis plian atakon la venontan tagon, ĉar ili kompenci perdi forton antaŭ la aŭstralianoj kiuj komencis ricevi pliajn plifortigojn, kiaj la brigadoj el la esperta aŭstralia 7a Divizio estrita de la Generalo Arthur Samuel Allen. La 25a Brigado estrita de la Brigadiro Kenneth Eather kaptis la areon la 14an de Septembro. Fortaj luktoj pluis ĉirkaŭ Ioribaiwa la venontan semajnon, tamen; kaj la aŭstralianoj estis denove devigitaj retiriĝi la 17an de Septembro, tiam al Imita Ridge, serĉe de Port Moresby mem. Suferinte malvenkojn de la japanoj ĉe la insulo Guadalcanal, Horii tiam ricevis ordonon defendi, markante la limon de la japana antaŭniro suden. Tiam la japanoj ekretiriĝis la 24an de Septembro por establi defendan situacion en la norda marbordo; sed ili estis sekvitaj de la aŭstralianoj estritaj de Eather, kiu rekaptis Kokoda la 2an de novembro. Plua luktado okazis en Novembro kaj Decembro kaim la aŭstraliaj kaj usonaj fortoj atakis la japanajn strandejojn, en kio poste iĝis konata kiel Batalo de Buna–Gona.

Bibliografio redakti

  • Blakeley, Herbert (1957). The 32nd Infantry Division in World War II. Maison, Wisconsin: Thirty-Second Infantry Division History Commission. OCLC 3465460.
  • Brune, Peter (2003). A Bastard of a Place: The Australians in Papua. Crows Nest, New South Wales: Allen & Unwin. ISBN 1-74114-403-5.
  • Coulthard-Clark, Chris (1998). The Encyclopaedia of Australia's Battles. Sydney: Allen & Unwin. ISBN 1-86448-611-2.
  • Craven, Wesley; Cate, James (1948). Army Air Forces in World War II, Volume 1: Plans and Early Operations—January 1938 to August 1942. Chicago: University of Chicago Press. OCLC 704158.
  • Day, David (1999). John Curtin. A Life. Sydney: HarperCollins Publishers. ISBN 0-7322-6413-8.
  • Dennis, Peter; Grey, Jeffrey; Morris, Ewan; Prior, Robin; Bou, Jean (2008). The Oxford Companion to Australian Military History (dua eld.). Melbourne: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-551784-2.