Kampara komunumo de Naantali

Kampara komunumo de Naantali estas eksa komunumo de Finnlando en provinco Origina Finnlando. 31-a de decembro 1963 terareo de Kampara komunumo de Naantali estis 45,8 km². Ankaŭ Kultaranta apartenis al kampara komunumo de Naantali. Urba loĝantaro de Naantali vastiĝis multe al Kampara komunumo de Naantali. Loĝantonombro de la kampara komunumo estis finfine multe pli granda ol la loĝantonombro de la urbo. Krome, la kampara komunumo havis financajn problemojn. Tial oni decidis nuligi la apartan kamparan komunumon. Per decido de la registaro estis ligita al la urbo en la komenco de la jaro 1964.