Pilgrimfesto

(Alidirektita el Kamparfesto)

Pilgrimfestokamparfesto estas tipa festo kiu okazas ĉefe en printempo aŭ somero en katolikaj landoj ĉe kiuj oni migras amase al kamparaj ermitejoj kie oni adoras preciajn virgulinojn aŭ sanktulojn. Tio estas okazo por plej tradiciaj festoj en la koncerna areo.

Meso ĉe la ermitejo de San Juan del Monte.

En la hispana la koncerna vorto romería devenas el romero (pilgrimanto), nomo kiuj uziĝis por la pilgrimantoj kiuj direktis sin al Romo, kaj por etendo, al iu ajn sanktejo. La plej fama en Hsipanio estas la "Romería del Rocío", nome Pilgrimfesto de la Virgulino de la Roso.

Temas pri festa katolika kiu konsistas el veturado aŭ pilgrimado (ofte en ornamitaj ĉaroj, surcevale aŭ perpiede) kiu direktas sin al sanktejo aŭ ermitejo de virgulino aŭ sanktulo patrono de la loko, situanta normale en kampara aŭ montara naturloko. Foje ne necesas preciza veturado, sed nur ke la festo daŭru la tutan tagon, matenon aŭ vesperon.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti