Kanjono de Sumidero

La kanjono de Sumidero, hispane: Cañón del Sumidero, estas tre konata kanjono, ĉirkaŭ 15 kilometrojn for de Tuxtla Gutiérrez, ĉefurbo de la federacia ŝtato de Chiapas en Meksiko. De la rivero Grijalva la apudaj montoj supreniras ĝis ĉirkaŭ 1000 metroj. La rivero havas profundecon de ĉirkaŭ 300 metroj. La kanjono havas altan gravecon por Chiapas kaj ĝi estas trovebla en la blazono de tiu subŝtato de Meksiko. En Chiapas ĝi estas unu el la plej ofte vizitataj turismaj lokoj.

La kanjono de Sumidero

Pro sia beleco kaj historia graveco la kanjono partoprenis la konkurson "7 novaj naturaj mondmirakloj", kiel ununura reprezentanto de Meksiko en tiu konkurso.

La kanjono de rigardpunkto.(Chiapas).
Rigardo al la montomuro