Kantono Island (Vaŝingtonio)
Kantono Island [Ajlend] (angle: Island County; esperantigite: Insula Kantono) estas administra unuo en la usona ŝtato Vaŝingtonio. Ĝia administra sidejo situas en la urbeto Coupeville, kaj ĝia plej granda urbo estas Oak Harbor. La kantono konsistas el du insuloj, la pli granda Whidbey kaj la malpli granda Camano (plus sep insuletoj: Baby, Ben Ure, Deception, Kalamut, Minor, Smith, kaj Strawberry). La surfaca areo de la kantono estas 1 340 km², el kio 800 km² estas akvo kaj nur 540 km² estas seka tero. La usona Buroo Censa raportis, ke la loĝantaro de la kantono estis 71 558 homoj en la jaro 2000.
Kantono Island | |||
---|---|---|---|
kantono | |||
kantono de Vaŝingtonio [+] | |||
Lando | Usono | ||
Subŝtato | Vaŝingtonio | ||
Ĉefurbo | Coupeville | ||
- koordinatoj | 48° N, 123° U (mapo)48.15-122.58Koordinatoj: 48° N, 123° U (mapo) | ||
Akvokolektejo | 1 340 km² (134 000 ha) [+] | ||
Areo | 1 340 km² (134 000 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 86 857 [+] (1-a de aprilo 2020) | ||
Denseco | 64,82 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | pacifika horzono de Nordameriko (UTC-8), UTC-08:00 [+] | ||
Kantono Island | |||
Vikimedia Komunejo: Island County, Washington [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Whidbey Island (kutime Vidbejo en Esperanto) estas insulo en Vaŝingtonio, ĉe la norda ekstremaĵo de Puĝeta Fjordo. Ĝi estas la plej granda insulo en Vaŝingtonio, kaj formas la plej grandan parton de sia kantono, Island County.
Historio
redaktiLa parlamento de Oregona teritorio kreis Insulan Kantonon la 6-an de januaro 1853 el parto de Kantono Thurston. Komence ĝi ampleksis la tutan areon de la nuna kantonoj Snohomish, Skagit, Whatcom, kaj San Juan.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- (anglalingvaj)
- Oficiala kantona retejo Arkivigite je 2007-01-19 per la retarkivo Wayback Machine
- Island County Guide - Reta komerca kaj komunuma rimedaro Arkivigite je 2009-05-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Island Transit (senpaga kantona aŭtobussistemo)