Kantono Pacific (Vaŝingtonio)
kantono en Vaŝingtonio, Usono
Kantono Pacific [pasIfik] (angle: Pacific County) estas administra unuo en la sudokcidenta angulo de la usona ŝtato Vaŝingtonio. Ĝia administra sidejo situas en la urbo South Bend, kaj la plej granda urbo en la kantono estas Raymond.
Kantono Pacific | |||
---|---|---|---|
kantono | |||
kantono de Vaŝingtonio [+] | |||
Lando | Usono | ||
Subŝtato | Vaŝingtonio | ||
Ĉefurbo | South Bend | ||
- koordinatoj | 47° N, 124° U (mapo)46.56-123.78Koordinatoj: 47° N, 124° U (mapo) | ||
Areo | 3 169 km² (316 900 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 23 365 [+] (1-a de aprilo 2020) | ||
Denseco | 7,37 loĝ./km² [+] [+] | ||
Kantono Pacific | |||
Vikimedia Komunejo: Pacific County, Washington [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Geografio redakti
La kantono kovras areon de 3 169 km², el kio 752 km² estas akvo. En la kantono loĝis 20 984 homoj en 2000, laŭ la tiujara usona censo.
Historio redakti
La parlamento de Oregona teritorio kreis la kantonon la 4-an de februaro 1851. Ĝia nomo venis de la oceano, kiu formas ĝian okcidentan limon.