Kapobato estas intencita frapo farita per la kapo, tipe (se intencita) inkludante la uzadon de fortikaj partoj de la kranio kiel areo de frapo. La plej efikaj kapobatoj frapas la plej sentemajn areojn de oponanto, kiaj la nazo, uzante la plej fortikajn ostojn de la frunto (fruntosto) aŭ de la dorso de la kranio (okcipitaloparietalo). Ĝi povas esti konsiderata rapida, tre efika sed riska manovro, ĉar mislokigita frapo povas kaŭzi plej grandan vundon al la persono kiu havigas la kapofrapon ol al la persono kiu ricevas ĝin. Kapobato ne nepre estas bato kontraŭ la kapo de alia persono, kvankam tio estas kutime la plej proksima kaj plej facila celo. Alia elstara versio de la kapobato, estas kapo-al-brusto, kiel tiu fama de Zinedine Zidane dum la Futbala Mondpokalo 2006.

En Britio, kapobato estas foje referencata kiel Glasgova kiso. Tio estas populara referenco al la urbo violenta reputacio de Glasgovo.[1]

Referencoj redakti

  1. Entry revised for OED Online: Glasgow Kiss, OED, Apr 2007, Alirita la 10an de Aprilo 2009

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti