Kareksa malsekherbejo

Kareksa malsekherbejo estas malsekherbejo, kie ĉefe kreskas karekso (Ciperacoj).

kareksa malsekherberjo

Laŭ la vegetaĵaro oni distingas:

  • Grandkareksa malsekherbejo kie kreskas altaj kareksspecioj, plej ofte mezotrofa ĝis eŭtrofa kreskejo sur akvosatigitaj grundoj, kiuj ofte estas inunditaj dum la vintra duonjaro. Tiaj herbejoj troviĝas kiel stadio en la teriĝa vico de lagoj. Ili allimas al la veraj kandensejoj. Ofte ankaŭ kreiĝas novalaj stadioj sur neplante kovrata malsekherbejoj au x ĉe tre ekstensiva uzado de la herbejo. Grandkareksaj melsekherbejoj gormas ofte plantaro de nur unu kareksa specio kun nur malmultaj aliaj specioj. Aliaj specioj povas esti Carex acutiformis, Carex acuta (sin. Carex gracilis), Carex elata, Carex paniculata).
  • Malgrandkareksa malsekherbejo el malalte kreskantaj kreksoj, iom pli herbejeca plantaro, sur nutraĵmalriĉaj akvoriĉaj grundoj. Tiaj herbejoj distingiĝas tre en sia kunkreskado de diversaj specioj. Malgrankareksaj malsekherbejoj sur acida grundo kreskas en malsekaj muldiloj de nesterkita verdejo kaj en erikejoj kaj randaj zonoj de marĉoj. Tipaj specioj estas Carex canescens kaj Carex panicea. Kalkaj kareksaj malsekherbejoj kreskas ĉe fontoj kaj kalkoza akvo, plej ofte en montaroj, malofte en ebena lando. Krom karikso de la specioj Carex davallianaCarex pulicaristroviĝas tie Tofieldia calyculata kaj Primula farinosa. Tipaj akompanantoj de tiuj herbejoj estas Eriophorum- specioj.

Kareksaj malsekherbejoj apartenas al la plej minacataj Biotoptipoj en Germanujo.[1]

Trovejoj redakti

 
kareksa malsekherbejo en la aŭstralia Tasmanio

En Mezeŭropo oni uzas la kareksaj malsekherbejoj por rikolti sterkaĵsubmetaĵon. troviĝas ofte nur sur malgrandaj areoj.

Kelkaj protektejoj kiuj ankaŭ enhavas karaksoj :

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti