Aŭstraj Esperantistoj

Karl VAVRA (1923-2002) mortis la 21-an de oktobro 2002 en sia 79-a vivojaro. Li estas fondinto kaj afergvidanto de la Ĉefsekcio Knittelfeld (Stirio) de la Aŭstria Fervojista Esperanto-Federacio (AFEF) kaj redaktoro (1968-1977) de Bulteno, organo de la Aŭstria Fervojista Esperanto-Federacio.