Karolida evangeliaro (Essen)

La karolida evangeliaro, ankaŭ nomata evangeliaro de Altfrid, science registrita kiel manskribaĵo Essener Domschatzkammer Hs. 1, estas pergamena manskribaĵo enl la katedrala trezoro de Essen. Ĝi ekestis proksimume la jaron 800 kaj troviĝas eble ekde la fondado de la abatinujo Essen okazinta proksimume 850 en Essen. La evangeliaro enhavas pli ol mil prinotojn en la latina, malnovsaksa kaj malnovaltgermana lingvoj.

Ilustraĵo el la karolida evangeliaro: kruco ĉirkaŭata de la simboloj de la kvar evangeliistoj

Eksteraj ligilojRedakti