Kartvela-armena Milito (1918)

La Kartvela-armena Milito estis milito pro landlimaj disputoj en 1918 inter la Kartvela Demokratia Respubliko kaj la Armena Demokratia Respubliko rilate al la disputitaj provincoj Lore, Ĝavaĥeti kaj la distrikto Borĉalo, kiuj estis en la kartvela teritorio sed plimulte loĝata de armenoj.

Dum la Unua Mondmilito ĉi tiuj teritorioj estis okupitaj de la otomanoj. Kiam ili forlasis la regionon, kaj kartveloj kaj armenoj postulis la regadon sur ĉi tiuj provincoj. La disputo okazigis armitajn konfrontojn la 7-an de decembro 1918. La bataloj daŭris ĝis la 31-a de decembro, kiam la batalhalto estis subskribita kontribue de la brita delegacio.