Karuselo
Karuselo laŭ PIV estas
1-e) festa turniro, kie kavaliroj aŭ rajdistoj turniĝe kaj artisme manovras, kaj
2-e) porinfana amuzilo, konsistanta el lignaj rajdbestoj kaj seĝoj, metitaj sur granda ronda plataĵo, kiu turniĝas ĉirkaŭ sia akso.
Dum la unua difino estas historiisme kaj arme-science tre speciala, kaj en multaj alilingvaj difinoj de la vorto ne aŭ ne plu aperas, la dua difino estas daŭre aktuala. Karuseloj estas esenca ero de pli-malpli ĉiu granda publika festo, aparte de ĉiu kermeso, kvankam intertempe ekzistas multe pli teknike progresintaj kermesaj amuziloj ol la porinfanaj karuseloj, kies teknikaj principoj apenaŭ ŝanĝiĝis de la 19-a jarcento.
-
klasika infana karuselo -
ĉenseĝa karuselo -
etaĝa karuselo, komenco de la 20-a jarcento -
karuselaj figuroj