Kaspianoj (en greka Κάσπιοι, Kaspioi, em aramea: kspy, {en klasika armena lingvo կասպք|կասպք, kaspkʿ, en irana کاسپی ها } estas adapta versio de greka etnonimo menciita dufoje de Herodoto inter satrapoj de Dario[1] kaj aplikita de Strabono[2] por la antikva popolo loĝanta laŭ la suda kaj sudokcidenta bordoj de la Kaspia Maro, en la regiono kiu estis nomita Kaspianio laŭ ili.[3] La nomo ne estas registrita en pra-irana.[4]

La Kaspianoj estis ĝenerale konsideritaj kiel pra-hindeŭropa popolo; ili estis identigitaj de Ernst Herzfeld kun la Kasitoj,[5] kiu parolis lingvon sen identigita rilato kun iu ajn konata lingvo kaj kies originoj estis dumlonge celo de diskuto.

Notoj redakti

  1. Herodoto, iii.92 (kun Pausicae) kaj 93 (kun Sacae).
  2. Strabono (11.2.15) mencias perditan verkon de Eratosteno kiel fonto.
  3. "A Cyro Caspium mare vocari incipit; accolunt Caspii" (Plinio, Natura Historio vi.13); por greka etnonimo fe la Egea Maro, tamen, vidu la mitan Egeo.
  4. Rüdiger Schmitt en Encyclopedia Iranica, s.v. "Caspians". Alirita la 4an de Aprilo, 2010 ĉe: [1]
  5. Herzfeld, The Persian Empire, (Wiesbaden) 1968:195-99, note de Rüdiger.