Kastelo Käseburg
La iama akvokastelo Käseburg estis mezepoka eta fortika komplekso ĉe la vilaĝorando de Brüheim en Distrikto Gotha en Germanujo kun alteco de 257 metroj.
Kastelo Käseburg | |||||
---|---|---|---|---|---|
burga ruino | |||||
Geografiaj informoj | |||||
Lando | ![]() | ||||
Geografia situo | 51° 0′ 0″ N, 10° 35′ 3″ O (mapo)50.999910.5843Koordinatoj: 51° 0′ 0″ N, 10° 35′ 3″ O (mapo) | ||||
| |||||
![]() | |||||
Situo
redaktiLa konstruaĵaj restoj de la akvokastelo Käseburg[1] troviĝas kontraŭe al la vilaĝa kirko, en la suda de la historia situo de Brüheim, komunumo en la distanco de ĉ. 12 km for nordokcidente de Gotao. La iama komplekso estas meze de la valherbejaro de la rivero Nesse en marĉa regiono, kiu mezepoke enkorpigitis per kluzoj kaj vejroj.
Historio
redaktiĈe Nesse-valo servis, krom i.a. la Wangenheim-oj kaj la senjoroj de Erffa, ankaŭ kavaliroj de Brüheim kiel servistoj de la landgrafoj turingiaj. La unua konata reprezentanto de tiu ĉi familio estis la en 1276 aparinta Berthold von Brüheim. Post la t.n. Interwettina milito je la komenco de la 14-a jarcento Käseburg venis kiel feŭdaĵo en la manojn de la senjoroj de Salza. Ilin sekis la Wangenheim-oj. Dum la 19-a jarcento la framskeleta supraĵo de la turo novigitis.
Konstrua tuto
redaktiĈi tie temas tipe pri ligna praburgo havante - ankoraŭ ekzistantan - akvofoson ĉirkaŭe kaj rekte en la oriento apudantan bienon kun renovigitaj loĝejoj (Edelhöfe). De la ekonomiejoj nur malmulto konserviĝis.
La turo kun diametro de 6x7 metroj el la 13-a jarcento faritis el ŝotro ricevonte en la 19-a jarcento trabfakan supron. Ekzistas ankoraŭ eroj ĝis la alteco de ĉ. 10 metroj. Ĉe la norda flanko oni vidas ankoraŭ en la unua etaĝo embrazuron. La monumentprotektitaĵo estas en privata posedo.
Literaturo
redakti- Thomas Bienert: Mittelalterliche Burgen in Thüringen. 430 Burgen, Burgruinen und Burgstätte, Wartberg-Verlag, Gudensberg-Gleichen 2000, ISBN 3-86134-631-1, p. 70
- Michael Köhler: Thüringer Burgen und befestigte vor- und frühgeschichtliche Wohnplätze, Jenzig-Verlag Köhler, Jena 2001, ISBN 3-910141-43-9, p. 153
Eksteraj ligiloj
redaktiNotoj
redakti- ↑ La germana nomo Käseberg estas verŝajne fuŝa versio por monteto ne multe pli granda ol kazeo (en la germana Käse)'.