Katalana Esperanto-Klubo

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Katalana Esperanto-Klubo - KEK (Associação Artístico Cultural Esperantista de Catalão portugale)[1] estas Esperantista klubo fondita la 30-an de septembro 2014 en Catalão, Brazilo. Ĝi havas propran sidejon, statuton kaj juran personecon. En 2016 ĝia biblioteko ricevis librodonacon de Brazila Esperanto-Ligo.[2]

Agado redakti

En la sidejo de la Asocio okazas ĉiusemajne Esperanto-kursoj. Konforme al sia statuto Katalana Esperanto-Klubo aranĝas ĉiujare en la dua dimanĉo de aprilo la Esperanto-Renkontiĝon de KEK. La 12-an de aprilo 2015 okazis la unua renkontiĝo, kies ĉeftemo estis "Esperanto kaj la kulturo de ĉiuj popoloj". Partoprenis ĝin ĉ. 100 personoj.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Adreso: Av. Aurora Evangelista da Rocha, 95, 75709-460 - Catalão, Brazilo.
  2. Novaĵteksto Arkivigite je 2016-11-30 per la retarkivo Wayback Machine de Brazila Esperanto-Ligo pri librodonaco al la biblioteko de KEK esperante.
  3. Dulingva (portugale kaj esperante) novaĵteksto Arkivigite je 2016-07-08 per la retarkivo Wayback Machine el la bulteno BEL Informas, de Brazila Esperanto-Ligo.