Kategorio-Diskuto:Rusoj

Tiu ĉi foje forigita kategorio - Kategorio:Rusoj - enhavas nun 5 paĝojn en tiu ĉi forigita kategorio kaj unu subkategorion. Kion ni faru kun tio? Kerio 17:38, 2. Sep 2008 (UTC)

Oni simple forigu el la artikoloj kategorion "rusoj" anstataŭante ĝin per pli taŭgaj. En la ruslingva Vikipedio pri la etna kategorio estis, laŭ mia memoro, farita decido pri forigo: nelaste pro tio, ke kriterioj de "ruseco" mankas, sed ankaŭ pro tio, ke kategorio "rusoj" povas esti tro granda por iel helpi. Mi proponas do ree forigi tiun ĉi kategorion. Slavik IVANOV 19:41, 3. Sep 2008 (UTC)

Mi proponas forigi ĉi-kategorion: ĝi estas senutila. Nun ĝi havas multajn erarojn pro ofta konfuzado de nocioj "ruso" kaj "persono de Rusio" kio estas nekonsentebla por Esperanto-Vikipedio. Aŭ endas aldoni ĝustan kriterion de "ruseco" kaj rekontroli la tutan kategorion; la plenumita kategorio Kategorio:Personoj de Rusio jam ekzistas kaj estas uzebla. Uzanto:Dima41, la 31-an de majo 2013.

Reiri al la paĝo "Rusoj".