Katineto – unu el pioniraj komputilaj filmoj verkita en Sovetio en 1968 jaro. Inicianto de la filmo estas fama sovetia kaj rusa matematikisto Nikolaj KONSTANTINOV (ruse Николай КОНСТАНТИНОВ). Ideo de la filmo naskiĝia post renkontiĝo kun Valerij IVANOV, kiu tiame presentis en Moskva Ŝtata Universitato animacian filmon pri molekulo de DNA. Nikolaj KONSTANTINOV rimarkis, ke la filmon estas pli facile verki per komputilo. Post la interparolo Nikolaj KONSTANTINOV kun studentoj Vladimir PONOMARENKO kaj Viktor MINAĤIN komencis laboron pri modeligo de ĉarnira sistemo kaj kiel ekzemplo de ties sistemo estis eliktita movado de kato. Nikolaj KONSTANTINOV ellaboris bazajn ideojn pri fiksado de informo pri formo kaj modeligo de movoj. Por la modeligo estis uzataj diferenciaj ekvacioj de dua nivelo. La ekvaciojn verkis Viktor MONAĤIN. Komence li provis esplori movojn de reala kato, tamen la kato estis tro vigla, kaj li malsukcesis. Por solvi la problemon Viktor komencis analizi proprajn movojn. Li moviĝis laŭ propra loĝejo per kobutoj kaj analizis dinamikon de ĉiu paŝo kaj laboron de muskoloj. Certe la ekvacioj ne prezentis plenan mekanismon de paŝoj, tamen por la animacia filmo estis taŭgaj. Verko de komputila programo kaj ties matematika parto daŭriĝis dum kelkaj monatoj. Por la filmo estis uzataj komputiloj БЭСМ-4 (prononcas: Be-ES-eM). La kalkulojn plenumis per komputiloj en laboratorio gvidata de Aleksandr KRONROD en Instituto de Tioria kaj Eksperimenta Fiziko, en Instituto de Problemoj de Gvidado kaj en Pedogogia instituto nome de Lenin. En la institutoj estis printitaj sur papero kadroj de la filmo (tiel nomata paperfilmo). El la paperfilmo en katedro de scienca kinoarto de Moskva Ŝtata Universitato estis farita animacia filmo. Unua presento okazis en la universitato. La filmo estis prezentita ankaŭ dum Tutsovetia matematika olimpiado kaj en Kolmogora Lernejo. Bedaŭrinde reago al la filmo estis seninteresa. Laŭ vortoj de Igorj FARAĜIJEV (potenca sciencisto el Instituto de Problemoj de Gvidado): “La ideo estas interesa, tamen en Sovetio oni konsentas fari nur tion kion oni faras en Usono. Se en Usono oni nenion faras, do neniu donos financojn”. Unua artikolo pri Katineto aperis en 1974 jaro.