Katolika Nacio, portugale Nação Católica, estas portugallingva socia paĝaro konata de brazilaj katolikoj; la paĝaro similas al Orkut kaj Facebook, ĝi celas katolikojn, sed aliaj kristanaj grupoj jam ĉeestas en la paĝaro.

Katolika Nacio estas verko de ASJ (Asocio de Moŝto Jesuo) kaj TV Século 21 (TV 21-a Jarcento), ĝi ankaŭ estas apogata de diversaj katolikaj kaj kristanaj asocioj. La paĝaro estas originale kreita portugallingve, sed jam estas tradukita al la angla, hispana kaj esperanta lingvoj.

Kuriozaĵo redakti

Kvankam la interfaco de la paĝaro originale estas portugallingva (hodiaŭ estas 4 lingva paĝaro), Esperanto jam estas la dua lingvo rilate al la kvanto de la artikoloj. Anoj de la socia retejo ricevas ĉiutage rektajn informojn de la Esperanta Departemento de Vatikana Radio, de IKUE (Internacia Katolika Uniĝo de Esperantistoj) kaj de SAKE (Sendependa Asocio de Katolikaj Esperantistoj).

Celoj redakti

Ĉi tiu paĝaro estis kreita unue por kunigi la brazilan katolikaron, sed hodiaŭ ĉeestas kristanoj de aliaj mondpartoj aktive partoprenante je la paĝaro.

Eksteraj ligiloj redakti

Paĝaro de Katolika Nacio