Kavernoj en Praĥovaj rokoj

Kavernoj en Praĥovaj rokoj estas de pseŭdokarsta deveno kaj ili estiĝis en rokoj kaj rokturoj. Ili troviĝas okcidente de vilaĝo Prachov, 5 km de urbo Jičín.

La pseŭdokarstaj kavernoj en la grejsrokoj ne estas tro grandaj. La plej granda estas el ili Frata preĝejloko, tra kiu kondukas turisma vojo. Ĝi estas longa 31 m, ĝi estiĝis pro ruinigo de grejsaj blokoj, kiuj enkojniĝis kreante hodiaŭ kavernan plafonon. Malantaŭ mallarĝa enirejo estas ĉefa spaco larĝa 3 – 4 m. Flanken deflankiĝas du malgrandaj koridoretoj. Kaverno Gardisto de valoj situas ĉe rokmurpiedo sub unu el valoj de prachova burgejo. Tio estas kaverna niĉo profunda 3 m, larĝa 6 m kaj alta 1,5 m. En kaverno Martelo eblas tra kelkaj enirejoj malsupreniri inter enkojniĝintaj ŝtonegoj ĝis profundeco 9 m. La kaverno estas 29 m longa.

Vidu ankaŭ redakti