La Khaju-ponto (aŭ Ĥaĝu-ponto) estas unu el la plej konataj ponto en irana urbo Esfahano kaj ties simbolo. La ponto kondukas super la rivero Zayandeh kaj interligas du urbopartojn (Khaju kaj Zoroastra) de Esfahano.

Khaju-ponto
ŝtonponto • arkoponto • kultura havaĵo • rekonilo
Malfermo 1650
Lando Irano vd
Situo Esfahano
Situo
Geografia situo 32° 38′ 12″ N, 51° 41′ 0″ O (mapo)32.63666666666751.683333333333Koordinatoj: 32° 38′ 12″ N, 51° 41′ 0″ O (mapo)
Khaju-ponto (Irano)
Khaju-ponto (Irano)
DEC
Khaju-ponto
Khaju-ponto
Situo de Khaju-ponto
Map
Khaju-ponto
vdr
tage
nokte

Historio redakti

La Khaju-ponto estis konstruita ĉ. 1650 je ordono de safavida ŝaĥo Abbas la 2-a de Persio sur bazoj de pli malnova ponto. Laŭ surskribo de la ponto, ĝi estis renovigita en 1873.

La konstruaĵo redakti

La ponto estas duetaĝa kaj havas 23 brikajn arkojn, longas 128,7 m (aŭ 105 m) kaj larĝas 11,7 m (aŭ 14 m). Ĝi estas samtempe vejro, tiel servas reguligon de la rivero Zayandeh per fermeblaj kluzoj. Tio servas irigacion de la pli riversupre situantaj ĝardenoj.

La suba parto de la ponto estas alirebla nur por piedirantoj kaj ŝtupoj kondukas al la akvo. La supra etaĝo servis por ĉevaloj kaj ĉaroj, nun al ĉiu motora veturilo estas malpermesite uzi ĝin. En la mezo de la ponto troviĝas okangula pavilono kun elvidejo. Onidire, tie la ŝaĥo estris seĝon por admiri belecon de la rivero, naturo.