Kirkoj de Kristo

sendependaj kristanaj paroĥaroj asociitaj unu al la alia

La Kirkoj de Kristo (aŭ Eklezioj de Kristo, angle Churches of Christ; germane Gemeinden Christi kaj svede Kristi församlingar, kio tradukeblas al "komunumoj, kunvenoj aŭ paroĥoj de Kristo") estas sendependaj kristanaj paroĥaroj asociitaj unu kun la alia per apartaj kredoj kaj praktikoj bazitaj sur sia interpreto de la Biblio. Reprezentitaj precipe en Usono kaj unu el multaj branĉoj de reformismaj kristanoj tra la mondo, ili kredas je uzado de nur Bibliaj tekstoj por sia doktrino kaj praktikoj, citante ekzemplojn de la frua kristana eklezio kiel priskribite en la Nova Testamento. Ili identigas sin kiel senkonfesiaj.

kirko de Kristo en Petersburg, kantono Marshall de Tenesio

La Eklezioj de Kristo ekestis de la pli larĝa Restariga Movado, evangeliisma fortostreĉo de la 19-a jarcento lanĉita en diversaj lokoj ĉirkaŭ la mondo kiam pluraj viroj serĉis revenon al tio, kion ili vidis kiel la originaj instruoj kaj praktikoj de la Nova Testamento. Kristanaj gvidantoj en Usono inkluzive de Robert Sandeman, James O'Kelly, Abner Jones, Elias Smith, Rice Haggard, Thomas kaj Alexander Campbell estis pioniruloj de similaj movadoj kiuj influis la finan fenomenon konatan kiel la Restariga Movado (angle American Restoration Movement).

La Restarigo-idealo ankaŭ estis simila kaj iom ligita al pli fruaj restarigoklopodoj en Eŭropo (kiel ekzemple tiuj de John Glas, Robert kaj James Haldane), same kiel puritanaj movadoj en brita kolonia Nordameriko. Kvankam iom malsama en detaloj, ĉiu grupo konsistis el samideanoj kiuj, kvankam ofte sendependaj unu de la alia, deklaris sendependecon de siaj diversaj konfesioj kaj la tradiciaj kredaroj, serĉante freŝan komencon reveni al siaj konceptoj de la doktrinoj kaj praktikoj de la Nova Testamento. Ili ne establis novan eklezion sed prefere serĉis "la unuigon de ĉiuj kristanoj en ununura korpo modeligita laŭ la origina eklezio de la Nova Testamento."

Ĉar en la Nova Testamento ne aperas muzikaj instrumentoj por diservoj, la kirkoj de Kristo nur uzas senmuzikilan kantadon. Krome, ekzistis ankaŭ malkonsento pri la taŭgeco de organizaj strukturoj super la paroĥa nivelo, kiel ekzemple tiuj de misiaj socioj kaj financado de orfejoj.

Kvankam ne oficiale rekonite kiel apartaj movadoj ĝis 1906, la apartigo de la kirkoj de Kristo kaj la aliaj kristanaj eklezioj en Usono okazis iom post iom dum jardekoj.

La Restariga Movado ne estis sole nordamerika fenomeno, kaj aktivaj misiaj klopodoj komenciĝis en la 18-a jarcento. Nun ekzistas kirkoj de Kristo en Afriko, Azio, Aŭstralio, Sudameriko, Mezameriko kaj Eŭropo. Tamen, inter iom pli ol 2 milionoj da anoj en 2020, pli ol 1,1 milionoj vivas en Usono.