Klötznersches Haus (Eisenberg)

muzeo en Germanio

La Regionhistoria muzeo Klötznersches Haus (germane: Stadtmuseum Klötznersches Haus Eisenberg) estas muzeo en Eisenberg, Markt 26.

Ekstero de la muzeo kun kafejo.

Historio redakti

La familio Klötzner, laŭ kiuj la domo nomiĝas, posedis la tuton do de 1857 ĝis 1911. La eisenberga komercisto Karl Friedrich Klötzner (1853-1932) ankaŭ estis membro fondinta de la loka historia societo "Geschichts- und Altertumsforschender Verein".

Elfosado arkeologia dokumentis ke jam surloke en la 13-a jc estis solida loĝejo, kies trabfakaĵo poste forbrulis. La nuna konstruaĵo menciitas unuafoje en 1555. Ĉirkaŭ la jaro 1580 ĝin posedis certa s-ro Lorenntz Buffendorf, ekde 1582 ĝi estis sub urba kontrolo kaj servis kiel porknabina lernejo. En 1672 la kortega skribisto Johann Baumann aperis inter la loĝantoj, en 1761 akiris la bienon tiun ĉi Adam Zeutschel, ankoraŭ pli poste la kortega horloĝisto Louis Schwepfinger.

En 1911 denove la urbo ekposedantis. Ideo fari surloke administraciajn buroojn fiaskis pro tro malbona konstrusubstanco. Sekve oni uzis la tuton dum la Unua mondmilito kiel publikan kuirejon. En 1935 estis eĉ plano instali tie ĉi la gastejon Ratskeller. Finfine ĝi servis kiel simpla loĝdomo ĝis la 1984-a jaro.

En tiu ĉi jaro la distrikta konsilantaro decidis krei urban muzeon en la Klötzner-a domo kaj la du unuaj elmontradaj salonoj fakte tuj inaŭguritis, dum la restintaj luprenantoj estis ankoraŭ transloĝiĝintaj. Poste lamis la energio ĝis 1988, kaj en 1992 jene - ekprezentis sin bela muzeo al la publiko. Ĝi lernigas pri ĉiuj etapoj de Eisenberg, de la prahistorio ĝis la industria revolucio kaj plue. Tamen alvenis en la kuro de la tempo ĉiam novaj ekspozicispacetoj kaj ĝis hodiaŭ okazas regule etaj ŝanĝoj.

Kolektoj redakti

Kelo redakti

La kelo kun grandaj volbaĵoj estas mezepoka. Parte ili estas el sabloŝtono kaj ne kongruas kun la hodiaŭa horizontala projekciaĵo. Kiam oni forprenis la rubon kaj ŝtonrompitaĵojn per kio la kelo estis plenigita oni trovis ceramikaĵojn el la 13-a jc kaj gangon 14 metrojn profundan. Ĝi nun viziteblas donante ade enigmon pri sia funkcio. Sedimentoj mankas kiuj konkludigus onin je ekzisto de puto, kontraŭe oni trovis multon da besto-ostoj kaj kornaroj. Tio verŝajnigas ke surloke estis iam paganaj oferritplacoj. Alia kelo kun formo de kruco povus esti frukristana loko, sed pri tio estas ankaŭ duboj. Ĉiuj trovitaĵoj enkelaj estas elmontritaj. Specialaĵoj estas argila elverŝujo kun bestokraneto kiel ornamaĵo (t.n. "aquamanile"). Tiaĵojn oni konas el la islama kulturo sed ankaŭ el mezepokaj tempoj kiam tiaj aferoj servis al la klerikuloj por lavi la manojn dummese.

Teretaĝo redakti

La salonoj tie ĉi ricevis la nuntempan formon en la 15-a/16-a jc. Impresas la plafono kun lignaj traboj el la renesanca tempo. En tiu ĉi ĉambro (nr 1.2) okazas ankaŭ interesaj nedaŭraj ekpozoicioj. En la apuda ĉambro oni trovis la restojn de mezepoka kuirejo, t.n. nigra kuirejo kie oni kuiris sur malferma fajro. Por konkretigi la bildon pri mezepoka tuttaga vivo oni enmetis ankaŭ historiajn kuirejan meblaron kaj ilaron. Sametaĝe starigitis ankaŭ kelkaj belaj pianoj kiuj prezentas la riĉan pianfabrikadotradicion de la urbo Eisenberg.

Korto interna redakti

La korto kun belaj pergoloj prezentas agrikulturajn ilojn sed ankaŭ kolekton grandan da t.n. laborfinaj brikoj. Estis kutimo inter la brikistoj la laste bakitan brikon plibeligi per diversaj inicialoj aŭ aliaj signoj tipaj por la produktinta majstro. La korto, al kiu najbaras eta muzeokafejo, tre bone taŭgas por dumsomeraj festegoj, koncertoj kaj prelegoj.

Unua etaĝo redakti

Tra helikŝtuparo oni atingas la unuan etaĝon kies salonoj dokumentas la pli freŝan historion de Eisenberg. La granda salono gastigas atestilojn de la surloka industria historio kaj havas en angulo historian fumaĵejon. Belas la kestoj de diversaj gildoj, ekz. de la seruristoj aŭ de la tubistoj.

Apude oni dediĉis propran ĉambron al Lia duka moŝto Ernesto de Saksio-Altenburg, kun por aristokratoj tipa meblaro el la 19-a jac kaj multaj originalaj pecoj. Tabulo montras la dinastiajn rilatojn de la Altenburg-anoj. La Baroka ĉambro memoras la mallongan epokon kiam Eisenberg estis rezidejo. Tie videblas multaj aferoj kiuj antaŭe estis en la Kastelo Christiansburg. La baroka stukita plafono jam tre kadukiĝinta antaŭ kelkaj jaroj sukcese restaŭritis kaj rebrilas nun.

En la salono 2.6 oni lernas ineresajn aspektojn pri la societa vivo en Eisenberg. Restoj de renesancaj pentradoj surporde kaj surplafone pli atrakciigas la ĉambron ankoraŭ. Malantaŭ unu vitrino admireblas aferoj kiuj estas en konekto kun la en 1601 fondita Societo de la pafistoj. Ĝi estas la pli malnova societo en Eisenberg!

Kastelo proksima redakti

Tre vizitinda estas la iama rezidejo de la duka moŝto Christian von Sachsen-Eisenberg, nuntempe administraciaj ejoj de la distrikto. La komplekso nombriĝs al al plej bone konservitaj kaj plej fortimpresaj en la tuta lando. La inter 1677 kaj 1692 konstruita kastela kirko montras imponege la arton de lokaj arkitektoj kaj tie ĉi deĵorintaj stukistoj en Italujo. La orgeno, konstruite de Christoph Donat kaj alikonstruite de Tobias Heinrich Trost krome menciindas.

Literaturo redakti

  • Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 53-54
  • Informbroŝuro "Stadtmuseum Eisenberg", eldonita fare de Stadverwaltung Eisenberg

Eksteraj ligiloj redakti